André-Marie Chénier
LA JUNA TARENTANINO

Ho, ploru, alcionoj, ho sanktaj birdoj, vi,
de Tetis tre amataj, ho ploru kun vekri'.
Jam vivis, juna Myrto, Tarentanino bela,
al Kamarinaj bordoj ŝin portis ŝipo vela,
himeno, flutosonoj kaj dolĉe milda kant'
ŝin estis kondukantaj al sojlo de l' amant'.
Gardate de ŝlosilo, en cedroligna kesto
fermita estis robo por ŝia nupta festo,
kaj oro, por ornamo de ŝia braka par',
parfumoj preparitaj por ŝia blonda har'.
Sed dum ĉe l' antaŭkilo ŝi sola miras stelojn,
la vento, tro impeta kaj plenblovanta velojn,
ŝin puŝas. Terurite, sen vid' de l' ŝipanar',
ŝi falas, ŝi ekkrias, ŝi estas en la mar'.
Jen ŝi, en onda sino, Tarentanin' gracia,
ruliĝas sub la ondoj belega korpo ŝia.
Kaj larme nun mem Tetis ŝin por sekura sav'
de mordaj monstroj kaŝis en iu roka kav'.
Kaj belaj Nereidinoj, laŭ ŝia ordon-voko
nun ŝin karese levis el la malseka loko,
kaj ŝovis al la bordo, kaj en ĉi tomba sin',
ĉe l' promontor' Zefira demetis mole ŝin.
Kaj nimfojn, kunulinojn, alvokas ili krie,
de boskoj, de montaroj, de fontoj kaj de ĉie,
kaj ĉiuj kun brustbatoj funebras longe ŝin,
kaj veojn ĉirkaŭ l' ĉerko ripetas sen la fin':
ve, al amato via portita vi ne estis,
nek la himena robo korpeton vian vestis,
nek brilis sur la brakoj juvela ĉen' el or',
nek fluis sur la kapo parfuma bonodor'.